[Kde-i18n-eo] sxangxendaj informoj en la hejmpagxo de la projekto

Heiko Evermann Heiko.Evermann at gmx.de
Fri Aug 22 18:01:40 UTC 2003


Saluton Leston,

> Antau unu monato mi vizitis la hejmpagxon de la projekto cxe:
> <http://i18n.kde.org/teams/index.php?action=info&team=eo>
>
> Tie mi sercxis informojn pri posxtlistoj, por ke mi eble partoprenu en 
> la projekto. Lau tiu pagxo, la listo, al kiu mi devus aboni estas 
> eo at li.org. Do, al tiu listo mi abonis, sed la listo ne funckias (ecx 
> gxis nun), versxajne pro misakordigo de la servilo. Mi ankau sendis 
> mesagxon al Wolfram, sed mi ricevis neniun respondon. (Mi ne deziras 
> akuzi, cxar eble li ne vidis mian mesagxon. Mi nur volas montri, ke mi 
> faris multe por provi partopreni.) 

Mi ne sciis, ke tio ne estis aktualigita en index.php. 
kde-i18n-eo at mail.kde.org estas neofte uzita, sed malnova.
eo at li.org ne funkcias, mi subskribis antau du jaroj, sed neniam ricevis 
retposxton. Sed se oni resubskribas, la list-servilo resendas
erarmesagxon...

Mi opinias ke kde-i18n-eo at mail.kde.org estu la listo kiun ni uzas por 
diskuti la tradukon de KDE en Esperanton.


> Mi demandis al mi, kiom da personoj deziris partopreni en la projekto 
> sed, kiel mi, trovis nenian kontakteblecon.

Vi pravas.

Gxis hodiau ni estis nur tri tradukantoj: Wolfram, Steffen kaj mi. Kaj 
tio estas tre malmulte da tradukantoj.
Se vi deziras partopreni, tio estus tre granda helpo.

Ankau estas eble komenci hejmpagxon eo.i18n.kde.org por la tradukado, se 
ni volas.

La aktuala stato de la traduko ne estas bona. Ni nur havas 47%. Tio 
signifas multan laboron. Kie ni komencu? Mi proponas
kdelibs kaj kdebase. Kaj por kfileaudiopreview.pot 
<http://webcvs.kde.org/cgi-bin/cvsweb.cgi/kde-i18n/templates/kdelibs/kfileaudiopreview.pot> 
mi bezonas tradukon de "media player", kiun mi gxis hodiau ne povis trovi.
Cxu vi havas proponon?

Amike,

Heiko



More information about the Kde-i18n-eo mailing list