[kde-i18n-eo] traduko de "delete"
Wolfram Diestel
wolfram at steloj.de
Wed Aug 6 15:48:42 UTC 2003
Je Dimanĉo, la 3a de Aŭgusto 2003 22:25, Heiko Evermann skribis:
> En la jam tradukitaj po-dosieroj mi trovis du tradukojn de "delete":
> * forigi
> * forjxeti
>
> Kiu estas pli bona? S^ajnas ke ni uzis forigi pli ofte. C^u ni s^ang^u
> la aliajn?
Mi pensas, ke ambaŭ havu siajn lokojn (ankaŭ la angla uzas foje delete,
foje erase, foje kill...) "Forjxeti" ni uzu precipe, se io iras al la rubujo
(ekz. dosiero). Forigi mi preferus en okazoj kiel "forigi literojn el
teksto", tiam forĵeti ne taŭgas.
--
Wolfram Diestel <wolfram at steloj.de>
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list