[Kde-i18n-eo] procento atingita

Axel R. axel at esperanto-jeunes.org
Thu Nov 12 08:45:39 UTC 2009


Saluton,
Ni finfine atingis la bezonatan procenton por enirigi na KDE en la 
diversaj eldonoj de linukso :
http://l10n.kde.org/stats/gui/trunk-kde4/essential/

Ni tamen devas atenti ke novaj frazoj ne s^ang^u tiun procenton.

Mi plej elkore dankas kaj gratulas Markus kiu harde laboris pri la 
plasmaj dosieroj.

G^is la datlimo, mi konsilas ke ni traduku aliajn partojn (krom kdebase) 
por altigi nian rangon esperante transpasi la serban lingvon :

http://l10n.kde.org/stats/gui/trunk-kde4/toplist/

Plej amike,

Axel




More information about the Kde-i18n-eo mailing list