[Kde-i18n-eo] Lanĉiĝis KDE 4.0

okellogg okellogg at freenet.de
Sat Jan 12 17:44:28 UTC 2008


Novaĵoj el KDE-lando:

Kun plezuro mi povas anonci ke Esperanto troviĝas inter la oficiale
subtenataj lingvoj de la ĵus aperinta nova versio de la libera grafika
ĉirkaŭaĵo KDE (K Desktop Environment) versio 4.0.0.
Tio eblis danke al la ada laboro de la Esperanta tradukteamo; necesis
re- aŭ nov-traduki multajn po-dosierojn pro la grandaj ŝanĝiĝoj
okazintaj en tiu nova versio.

Se vi volas partopreni en nia tradukteamo, bv. turniĝi al http://eo.i18n.kde.org

Oliver Kellogg

--
En
http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/browse_thread/thread/d1d4ba76eb76855a/2f5b9f64a0383b94?lnk=gst&q=kde+en+esperanto#2f5b9f64a0383b94,
 Federico Zenith <zen... at nonmispammare.com> skribis:
> Saluton!
> Mi anoncas, ĉar ĝi ne ankoraŭ fariĝis ĉi-forume, ke esperanto iĝis subtenata
> lingvo de KDE, la plej uzata grafika ĉirkaŭaĵo por Linux kaj Unix.
>
> Malnovaj versioj de KDE havis esperanton, sed, poste, la projektestraro
> enkondukis limigon de subtenigitaj lingvoj al tiuj lingvoj kiuj havis
> sufiĉe da tradukoj. La esperanta traduko atingis tion limon lastversie, kaj
> nun KDE 3.3 haveblas - kun esperanta traduko!
>
> Mi gratulas al la tradukintoj; mi mem jam kontribuas al la itala lokaĵaro.
> Estas ankoraŭ multa laboro farenda, ĉi tial, tiuj, kiuj havas iom da tempo,
> uzas KDEn kaj volas helpi, povas kontakti la esperanta tradukistaro ĉe la
> paĝo: http://eo.i18n.kde.org/
>
> -Federico



More information about the Kde-i18n-eo mailing list