[Kde-i18n-eo] share

Cindy McKee cfmckee at gmail.com
Thu Sep 20 15:56:49 UTC 2007


Mi jxus aldonis pli terminojn pri la vorto 'share', bazita de la
diskutoj en la ipernity.com tradukskipo (mi laboras tie). Ni devis
traduki la 'to share' dosierujon kun aliaj-- unue ni uzis 'dividi
kun', sed 'share a folder' ne temas pri disigi. Oni ne disigas la
dosierujon. Kaj neniu volis uzi 'opuz --opuzigi'. Bertilo Wennergren
(la Direktoro de a Sekcio pri la Gxenerala Vortaro en la Akademio)
respondis al Yves Nevelsteen kaj sendis respondon al Yves kaj la estro
Paul Peeraerts kun la sugesto: kunhavigi = 'to share with', kaj jesis
la ideon de Yves pri 'to share a folder=komunigi'. (en ipernity oni
povas kaj komunigi kaj malkomunigi (privatigi) dosierujon kun aliaj).
-----
La vortoj opuza, opuzigi, opuzajxo --- mi unue luktis por kompreni.
grupa uzado, jes, nun mi komprenas... sed sxajne la vorto komunigi por
'share a folder' estas pli klara, cxu ne?  Komuna -
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/komun.html#komun.0a
Samtempe uzata de pluraj, apartenanta al pluraj, en kiu pluraj partoprenas
Do:
<LI>share (Windows share) : opuzajxo, komunajxo? -
to share (divide) = dividi
 - to share (folder) = komunigi ?
Kion vi opinias, jesas, neas?


-- 
Cindy McKee
Cindio



More information about the Kde-i18n-eo mailing list