[Kde-i18n-eo] bertila konsilo
Cindy McKee
cfmckee at gmail.com
Mon Oct 29 19:31:40 UTC 2007
Mi trovis 'Bertilan konsilon' pri i-formo kontraŭ u-formo:
"Mi nur rapide rigardis. Mi tuj rimarkis la kutiman heziton inter
U-formoj kaj I-formoj en la interfaco. Aperas nun ambau mikse.
Mi konsilas uzi I-formojn: Serchi, Administri, Ensaluti, Legi plu ...
Ekz. "Administri". Nun aperas "Administru". Chu la pagho diras
al la leganto, ke tiu administru? Evidente ne. Chu la leganto,
alklakante tiun vorton, diras al la pagho/programo/sistemo, ke
tiu administru? Certe ne. Do, kial estas U-formo? Tio ne faras
sencon. Simile pri la aliaj verboj.
En iaj okazoj eble U-formo estas pravigebla. Sed aperas multaj
hezitokazoj. I-formo tamen estas chiam pravigebla."
--
Cindy McKee
Cindio
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list