[Kde-i18n-eo] Kiun verboformon uzu ?
Pierre-Marie PÉDROT
pedrotpmx at wanadoo.fr
Tue Oct 23 16:49:50 UTC 2007
Saluton,
mi ekvidis ke la novaj tradukdosieroj (tiuj kiujn tradukis Oliver, ŝajne
(-:) uzas la infinitivon anstataŭ la imperativon en iaj strukturoj (ekz.
Ne teni pasvorton = Do not keep password [kontraŭ Ne tenu]).
Tamen la tuta antaŭa tradukaĵo uzis la imperativan formon. Krome de tiuj
dosieroj, mi jam vidis nur la Psi-tradukon kiu faras tiel.
Mi pensus ke estas iel peto en tiaj frazoj, konsekvence ili devus uzi la
imperativon.
Tiel uzi infinitivon ŝajnas al mi strangeta, do mi demandas al viaj
lumaj mensoj tion, kio estas korekta (aŭ almenaŭ uzenda por konservi la
koherecon de la projekto).
Pierre-Marie
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list