[Kde-i18n-eo] (tool)bar => (il)listelo? breto?
Pierre-Marie PÉDROT
pedrotpmx at wanadoo.fr
Sat Oct 13 10:20:01 UTC 2007
Oliver Kellogg wrote:
> La vorto "listelo" estas vaste uzata en la Esperantaj po-dosieroj kiel
> traduko por "bar" (ekz. taskbar = tasklistelo).
>
> Chu tiu estas tauga vorto?
Ŝajne, ne estus la taŭga vorto, kaj ĝia uzo en la po-dosieroj
korektindas, ĉar listelo estas ia arkitekturumo, ne GUI-ero (kvankam oni
diras fasadon por la GUI, kurioze). La korekta vorto estas "breto", kaj
derivaĵoj: "ilbreto", ktp. Tamen, la laboro estas tiel vasta, kiel la
korektado farigendas erope (preskaŭ ĉiuj "bar" tradukitis per "listelo"
~ almenaŭ 5 okazaĵoj meznombraĉe en ĉiu dosiero, uf!). Se vi havas
tempon, ne hezitu plenkorekti iom post iom :D
Pierre-Marie
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list