[Kde-i18n-eo] nuna antauxkontrolo

Joop Eggen joop_eggen at yahoo.de
Thu Nov 8 22:08:19 UTC 2007


Cindy McKee:
> * Printi aux presi?
Presi

Iomete rememorante iun diskuton:
La argumento por printilo anstataŭ presilo, estas ke tio ĝenerale estas
tute alia maŝino. Tamen la alia flanko argumentis, ke - jes, presilo
estas tre vasta kategorio -, tamen sufiĉas unu termino.
Mi persone opinias, ke Esperanto ne bezonas enkonduki pli da distingaj
terminoj ol ĉiu nacia lingvo posedas. Tio estas fakte absurda.

> * prefix as in path = antauxvojo aux prefikso?
> Logike estus komencajxo, cxar extension (of path, filename--whatever
> comes after the dot) estas finajxo.
Prefikso
(Finaĵo povus esti sufikso?)

Prefikso estas pli preciza, pri tekstkomencaĵo. Ankaŭ la termino ne
estas falsa. Krome mi ĉiam ĝojas, se E-a vorto estas samdevena kiel
nacia lingvo ;).

> * resource types = rimedotipoj aux risurcotipoj?
-mi ne havas preferon, do eble risurco estas pli klara?-

Laŭ mi rimedo tute sufiĉus, kaj risurco estas bone, ofte uzata. Tamen
ekzistas resurso (=natura fonto) kun la sama etimologia deveno.





More information about the Kde-i18n-eo mailing list