[Kde-i18n-eo] KDE
Axel Rousseau
axel at esperanto-jeunes.org
Sat Mar 3 11:35:46 UTC 2007
> Se mi bone komprenis, Axel prizorgas la malgrandajn dosierojn. Kaj mi
> deziras okupiĝi pri la pli nebulaltaj (fuzzy) dosieroj, ekz. nun kcmlayout.
>
Fakte, gxis nun ne estis veraj reguloj, sed estas pli bone se cxiuj
aktivaj tradukemuloj havus SVN konton por rekte aldoni la dosierojn sur
la servilo.
Mi kutimas elsxuti la novajn dosierojn kaj traduki iun poste kaj tuj
alsxuti gxin poste.
Tiel, mi havas malpli da sxanco pritrakti la saman dosieron ol alia
tradukisto.
Mi cxefe zorgas la malgrandajn dosierojn aux la dosierojn kiuj enhavas
malmultajn netradukitajn frazojn... Tiel mi fintradukas multajn dosierojn.
Mi cxefe zorgas kdebase.
Sed la 4 plej gravaj dosierujoj estas kdebase, kdelibs, kdepim kaj kdeadmin.
Do se iu deziras okupigxi pri unu el tiuj dosierujoj estos pli facile
por disdoni la laboron. Cxu ne ?
Amike,
Axel
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list