[Kde-i18n-eo] Fwd: vortaro de komputilaj vortoj

Axel R. axel at esperanto-jeunes.org
Fri Feb 23 09:53:24 UTC 2007


Saluton Yves,
Dankon pro via respondo, tiu ilo sxajnas ege interesa. Mi tamen havas 
kelkajn demandojn :
- kiel aldoni / proponi novajn vortojn ?
- cxu tiu vortaro povas eniri en la ReVo-n aux viktionario-n ?

Ni nepre bezonas vortaron en kiu ni povas aldoni novajn vortojn por 
traduki KDE-on kaj cxiam uzi la samajn vortojn. Sed mi sxatus ke nia 
laboro estus uzata de cxiuj komputilemuloj.

Antauxdankon,

Axel
(mi nomigxas Axel :) ...)
> Saluton Alex kaj Felix,
>
> mi prezentas al vi Komputekon - prikomputila terminokolekto
>
> Retejo: http://viavento.aplus.pl/komputeko/?vorto=comp
>
> E at I-Vikio: http://vikio.ikso.net/Projektoj/Komputeko
>
> Mi ankorau sercxas kunlaborantojn por la franca kaj germana lingvoj.
>
> Amike,
>
> Yves
>
> ---------- Forwarded message ----------
> From: Chuck Smith <chuck at amikumu.com>
> Date: 22 feb 2007 23:18
> Subject: vortaro de komputilaj vortoj
> To: yves.nevelsteen at gmail.com
> Cc: Axel Rousseau <axel at esperanto-jeunes.org>
>
> Saluton Yves,
>
> Mi kredas ke vi pli tauxge kaj kompetente povas respondi al cxi tiu
> peto ol mi.  :)
>
> Chuck
>
> ---------- Forwarded message ----------
> From: Axel Rousseau <axel at esperanto-jeunes.org>
> Date: 22.02.2007 22:19
> Subject: [Fwd: Re: [Kde-i18n-eo] kdebase bezonas vin !]
> To: Chuck Smith <chuck at amikumu.com>
>
>
> Saluton Chuck,
> Cxu vi havas ideon por helpi nin por traduki programon ?
> Mi pensis pri la reta vortaro aux la viktionari. Cxu vi havas bonan
> ideon kie ni povas facile krei vortaron de komputilaj vortoj ?
>
> Ni bezonas ion kion ni povas facile  pligrandigi.
>
> Amike,
>
> Axel
>
>
> ---------- Weitergeleitete Nachricht ----------
> From: Felix Zesch <Felix.Zesch at esperanto.de>
> To: KDE-internationalization mailing list for the Esperanto team
> <kde-i18n-eo at kde.org>
> Date: Thu, 22 Feb 2007 20:41:36 +0100
> Subject: Re: [Kde-i18n-eo] kdebase bezonas vin !
>> Se vi deziras partopreni tiun defion, bonvolu elekti dosieron el tiu
>> listo kaj diri kiun dosieron vi tradukos en tiu disenda listo.
>> *konqueror.po
>> <http://websvn.kde.org/*checkout*/branches/stable/l10n/eo/messages/kdebase/ 
>>
>> konqueror.po>* 115
>
> Mi fintradukos Konkeranton. Tamen mi jam nun havas kelkajn rimarkojn pri
> necesa infrastrukturo.
>
> Ni nepre bezonas liston de normaj vortoj. Ne povas esti, ke unufoje ni
> tradukas "folder" kiel "ujo" kaj unufoje kiel "dosierujo" (la dua 
> kompreneble
> estas multe pli tauxga, sed temas pri la principo).
>
> Ni devas do havi ian sistemon por mastrumi vortojn, tio iam ankau 
> povas helpi
> traduki vortojn automate (kelkaj programoj kiel ekzemple KBabel ja 
> kapablas
> tion). Mi memoras ke ni iam jam parolis pri tio, cxu ne? Kion ni faru pri
> tio?
>
> Amike
> Felix
> _______________________________________________
> Kde-i18n-eo mailing list
> Kde-i18n-eo at kde.org
> https://mail.kde.org/mailman/listinfo/kde-i18n-eo





More information about the Kde-i18n-eo mailing list