[Kde-i18n-eo] importo de stabila al trunk
Axel R.
axel at esperanto-jeunes.org
Thu Dec 13 15:31:00 UTC 2007
Pierre-Marie PÉDROT a écrit :
> Axel R. wrote:
>
>> Saluton,
>> Mi provis fari tion por kdeedu/kgeography.pot sed ne suksesis...
>> Ĉu iu bonvolas provi ?
>>
>> Antaŭdankon,
>>
>> Axel
>>
>
> Mi ĵus alŝutis la dosieron, danke al kdesvn kaj msgmerge. Tamen, ĉi tiu
> ne ŝajne ŝatis la verkon, ĉar post 5 minutoj dum kiuj mia komputilo
> blovadis, ĝi redonis al mi preskaŭ malplenan nur fuzzy-an dosieron. La
> misterojn de msgmerge oni ne kapablas kompreni...
>
> Almenaŭ la dosiero nun estas sur la svn-servilo. :/
>
> Pierre-Marie
>
La problemo estas ke la formato ŝanĝiĝis inter KDE3 kaj KDE4.
Ekz :
en KDE3 :
#: mapsdatatranslation.cpp:1153
msgid ""
"_: europe.kgm\n"
"Paris"
msgstr "Parizo"
en KDE4 :
#: mapsdatatranslation.cpp:1198
msgctxt "europe.kgm"
msgid "Paris"
msgstr ""
Temas ĉefe pri la konteksto...
Tiu ĉi dosiero enhavas 3335 ĉenojn kaj mi klopodis traduki ĝin dum
pluraj horoj, mi ne emus refari tion :-( Eĉ sen-fuzzy-igi la dosieron
postulas multe da tempo kion mi preferus ŝpari...
Amike,
Axel
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list