[Kde-i18n-eo] Chiuj tradukemuloj: Enskribu vian nomon en la vikio

Felix Zesch post at felix-zesch.de
Fri May 26 09:49:48 UTC 2006


Saluton!

Ĝis  nun nur du krom mi enskribiĝis en la listo en la vikio, kiu estu 
superrigardo pri ĉiuj tradukemuloj. Mi kredas, ke estus tre bone havi tian 
supperigardon. Bv. simple iri al 

http://felix-zesch.de/wiki/index.php/KDE-i18n-eo-tradukantoj

Kaj tie alklaku "Seite bearbeiten" por redakti kaj poste "Seite speichern" por 
konservi. Ankaŭ pensu pri la vortlisto, kiu troviĝas je 
http://felix-zesch.de/wiki/index.php/KDE-i18n-vortaro kaj celas esti eta 
vortaro por ni. Kreonte novan vorton, bonvolu unue tie rigardi, ĉu ne 
ekzistas jam tia. Se ne aldonu la vian.

Mi esperas, ke per la vikio la organizado pli bone funkcias.

Amike
Felix
-------------- next part --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: not available
Type: application/pgp-signature
Size: 189 bytes
Desc: not available
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20060526/9794f592/attachment.sig>


More information about the Kde-i18n-eo mailing list