Saluton! Mi pretas iom kunlabori en la tradukado de KDE. Mi estas Felix Zesch, 22jaraĝa germano nun loĝanta en Grenoble, Francio. Mi parolas Esperanton ekde 1999 kaj uzas GNU/Linux KDE ekde du jaroj. Kiel oni disigas la taskojn? Ĉu mi simple komencu ekzemple ĉe aKregator? Amike Felix