[Kde-i18n-eo] Mi sercxas alian administranton por cxi tiu projekto

Heiko Evermann heiko.evermann at gmx.de
Fri Sep 2 22:02:30 UTC 2005


Saluton,

mi pensis pri cxi tiun tre longe. Mi eltrovis, ke mi simple ne havas la tempon 
por esti administranto de KDE en Esperanto. Mi havas familion (edzino, kaj du 
malgrandaj infanoj), mi havas mian laboron kaj mi interesas multe je nia 
platgermana lingvo. (kde-i18n-nds kaj nds.wikipedia.org). Do mi ne havas 
suficxe da tempo kaj energion por plibonigi KDE en Esperanto.

Do mi sercxas alian administranton por
* la dissendliston kde-i18n-eo
* la TTT-ejo http://eo.i18n.kde.org/
* la SVN (alsxhuti novajn po-dosierojn al la SVN-dosierarkivo

Mi restos subsribanto de la dissendlisto kaj se vi bezonas helpon, mi povas 
helpi vin, sed kiel administranto mi opinias ke alia persono eble taugus pli 
multe.

Cxu iu el vi interesas pri  farigxi administranto?

Amike,

Heiko Evermann




More information about the Kde-i18n-eo mailing list