[Kde-i18n-eo] Demando pri Babelo-tradukilo
Steve Walesch
SPW at vo.lu
Thu Sep 16 16:11:09 UTC 2004
Mi komencis traduki "kaboodle.po" nur por vidi kiel oni tion faras. Sed mi
havas problemon. La sintakso estas korekta sed kiam mi volas uzi kabudlo
(commands: run application) tiam babelo-tradukilo lanĉas kabudlo en la angla
lingvo :(
Ĉu ekzistas metodo por vidi kaj testi la tradukon? Mi legis la gvidon
("Translation Howto") sed tiu punkto ne estas tute klara por mi. Mi nun ankaŭ
havas dosieron "kaboodle.GMO" sed kiel mi devas fari por testi kabudlo en
Esperanto?
Ĉu mi bezonas "sablo-keston" (sandbox) kie mi povos testi la tradukon?
Multe helpus al mi, se iu ajn povus klarigi al mi kiel mi povos testi la
tradukon.
Dankegon!
ĝis,
Steve Walesch
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list