[Kde-i18n-eo] KDE 3.2.2

Heiko Evermann Heiko.Evermann at gmx.de
Thu May 20 08:21:06 UTC 2004


Saluton Matthias,

>>>raduko ni havas?
>>>      
>>>
>>Vidu ĉe http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/eo/kdebase/index.php:
>>1) En la tuta kdebase ni havas 62%, kaj 17% estas "fuzzy".
>>2) En kdebase/desktop_kdebase ni havas 70%.
>>    
>>
>
>Kio estas ekzakta "fuzzy"? Kaj: Ĉu ĝi estas tradukita aŭ ne?
>
"Fuzzy" signifas ke la angla teksto ŝanĝis. La esperanta teksta nun 
estas dubinda. Eble ke ankoraŭ estas ĝusta (ekz. angla ŝanĝo "list" => 
"List"), eble ne plu estas ĝusta. Oni devas kontroli kaj adapti tion.

>
>  
>
>>estis de la tradukanto de Gnomo en Esperanton. Sed eble helpus fari tion
>>denove. Ĉu vi skribos?
>>    
>>
>
>Kiam mi scias, kiel oni devas fari pro traduki.
>
http://i18n.kde.org/translation-howto/ klarigas multon.

>
>Dum kelkaj tagoj en Junio mi povas labori pli multaj horoj, ĉar mi havas 
>libertempo.
>
>Kion mi devas fari por ricevi akceson al la KDEa traduko? Mi esperas, ke mi ne 
>devos instali la tutan KDE...
>
Por la tradukado de KDE en Plattdeutsch mi skribis 
http://nds.i18n.kde.org/installation.php3. Eble tio helpas. Sed uzu tion 
sen "-r KDE_3_2_BRANCH". Tio skripto usas la anoniman aliron al la CVS. 
Tiam vi ne povas skribi en la CVSon. Vi povus sendi la ŝanĝitajn 
dosierojn al mi, kaj mi skribus ilin en la CVSon.

>
>Plej bone estus, se vi havas gvidon paŝo post paŝo, kiun ni ankaŭ povas doni 
>al novuloj. Mi ŝatus, se oni nur devas malfermigi viajn suprajn urlojn per 
>kwrite kaj oni komencas traduki.
>
La plej bona programo por fari tion estas KBabel ("traduktilo"), ĉar ĝi 
helpas kompari la tradukon kun aliaj tekstoj kiuj jam estas tradukitaj. 
Gvido en Esperanto ĝis nun ne ekzistas.

Amike,

Heiko




More information about the Kde-i18n-eo mailing list