[Kde-i18n-eo] kiel estigxi tradukanto

Matthias Peick matthias at peick.de
Sun Jun 20 06:56:38 UTC 2004


Je Sabato, 19. Junio 2004 01:29, David Anema skribis:

Saluton David,

> Mi nun havas libertempon por estiĝi tradukanto.

Tio estas tre bona. Bonvolu ĉe ni :-)

> Se oni povus konsili al mi kion mi devas fari aŭ scii... ?  De kie akiru mi
> la .po-dosierojn?  Mi ne scias kiel uzi CVSn, sed mi konas kBabelon.

En http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/ vi trovos ĉiujn lingvojn. Kiam vi 
klikas la vorton "Esperanto", vi ŝanĝas al alia paĝo kun KDEaj pakaĵoj. En 
tiuj vi trovos la dosierojn.

Atentu: La ĝis nun ne tradukitaj dosieroj havas la finaĵon .pot. Alinomigu ĝin 
al .po.

Ekzemple vi povas traduki la dosierojn de la pakaĵo kdemultimedia. Tiuj estas 
videblaj de multaj homoj.

Notu: Ne traduku blufonaj dosierojn, ĉar ili ne plu estas uzataj.

Ĝis
Matthias




More information about the Kde-i18n-eo mailing list