[Kde-i18n-eo] sxangxendaj informoj en la hejmpagxo de la projekto
Leston Buell
bulbul at fizzylogic.com
Thu Aug 21 17:04:05 UTC 2003
Saluton. Antau unu monato mi vizitis la hejmpagxon de la projekto cxe:
<http://i18n.kde.org/teams/index.php?action=info&team=eo>
Tie mi sercxis informojn pri posxtlistoj, por ke mi eble partoprenu en
la projekto. Lau tiu pagxo, la listo, al kiu mi devus aboni estas
eo at li.org. Do, al tiu listo mi abonis, sed la listo ne funckias (ecx
gxis nun), versxajne pro misakordigo de la servilo. Mi ankau sendis
mesagxon al Wolfram, sed mi ricevis neniun respondon. (Mi ne deziras
akuzi, cxar eble li ne vidis mian mesagxon. Mi nur volas montri, ke mi
faris multe por provi partopreni.)
Mi demandis al mi, kiom da personoj deziris partopreni en la projekto
sed, kiel mi, trovis nenian kontakteblecon. Por trovi la liston
kde-i18n-eo at mail.kde.org hodiau, kion mi faris? Mi vizitis aliajn
tradukprojektojn de KDE por konstati, cxu ekzistas gxenerala
posxtlistaro por cxiuj tradukprojektoj de KDE. Finfine, en la kataluna
projekto, mi eksciis, ke gxia listo estas kde-i18n-ca at mail.kde.org. Do,
mi anstatauigis ca-n per eo-n por trovi la Esperanto-lingvan liston.
Cxu la projekto ne bonevigas partoprenantojn? Se jes, oni nepre devus
sxangxi la informojn en la hejmpagxo. Gxi nepre havu ligilon al cxi tiu
pagxo:
<http://mail.kde.org/mailman/listinfo/kde-i18n-ca>
Mi tre gxojas, ke mi finfine sukcesis trovi cxi tiun liston, sed
samtempe, gxenas min, ke gxi estas tiom kasxita.
Leston
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list